Resumo de la lingvo Sona

 

1. enkonduko

Sona estas planlingvo desegnita de S-jo A. Kenneth Searight. Post 20 jaroj de eksperimentado li verkis la libron Sona, an Auxiliary Neutral Language (1935).

La lingvo lerte kombinas 360 “radikojn” kaj 15 partikulojn por krei novajn vortojn. Sona estas ĉefe apriora sed parte aposteriora. Ĝi ne enhavas kompleksan konjugacion, akordon, aŭ deklinacion. Kvankam dek mil planlingvoj ekzistas, Sona havas agrablan unikecon. Oni ne povas facile forgesi ĝin. S-ro Searight kredis ke Sona estos internacia helplingvo, sed mi metas ĝin en la kategorio “artlingvo,” la speco de planlingvo kiu oni uzas ĉar ĝia agrabla naturo plaĉas al oni.

Ŝajne neniu uzis la lingvon antaŭ 2004 kiam malgranda komunumo aperis en la interreto. Kelkaj originalaj poemoj kaj aliaj tekstoj aperas de tempo al tempo. Eble, kun nia helpo, la lingvo povos vivi.

 

2. filozofio de la radikoj

En Esperanto ni uzas la vorton ‘kruro’ por la bastonoj inter surfaco de tablo kaj planko de ĉambro. Ili ne estas sama kiel homaj kruroj, sed ni nomis ilin tiel. Simile la lingvo Sona uzas metaforajn kombinaĵojn por pligrandigi la utilecon de la radikoj. (Ekzistas speco de homo, kiu malamas metaforon. Se vi estas tia homo, vi devas rapide forkuri de Sona.) su (akvo) kaj ru (iri) produktas suru = flui, iri en la maniero de akvo. La vorto xe, en izolado, signifas ‘kato’ (Felis catus). Sed en kombinaĵo kun aliaj radikoj ĝi kreas vortojn por aliaj felaj specioj kaj malprecize felaj konceptoj, ekzemple ‘ruza’ kaj ‘ŝtelvagi.’

Por plene kompreni la sistemo de radikoj, konsideru la glifojn (kvazaŭpiktogramojn) de ĉina kaj japana skribosistemo.

kanji 1   kanji 2

La unua supra glifo signifas ‘suno’ aŭ ‘tago.’ En la dua glifo, la kombinaĵo de ‘suno’ kaj ‘luno’ signifas ‘hela’ aŭ ‘brila.’ Oni diras ke la dua glifo enhavas du “radikojn.”

kanji 3

La supra glifo enhavas du radikojn, ‘greno’ kaj ‘fajro.’ Eble vi ne povas diveni la signifon de la kombinaĵo. Tamen! Imagu ke kultivisto bruligas ekscesan grenon post rikolto. La bildo helpas vin memori la signifon. (La glifo signifas ‘aŭtuno.’) Per tiaj mnemonikaj bildoj oni povas parkeri mil glifojn.

Sona uzas mallongajn vortojn– ‘radikojn’– kiel la ĉina skribosistemo uzas ĝiajn radikojn. Ĉiu radiko havas lozan, bazan signifon. Unu kombinaĵo de radikoj kreas novan vorton kiun havas specifan signifon. Ofte vi ne povas konjekturi la signifon, sed la radikoj faciligas lernadon.

La teorio estas: Oni povas lerni kombinaĵon de radikoj pli facile ol nekonatan kombinaĵon de literoj. Aliaj tipoj de aprioriaj aŭ semi-aprioriaj vortprovizoj rapide vaporiĝas el la memoro, sed oni povas tenadi en la menso la vortprovizon de Sona.

 

3. stiloj

S-ro Searight, verkinte en la antaŭ-interreto tempo, ne povis facile komuniki kun aliaj amantoj de planlingvoj. La redaktoro de la libro, C.K. Ogden, nek lernis nek subtenis la lingvon. Tial la libro enhavas kelkajn malklarajn frazojn kaj neregulajn detalojn. En taŭga provado, kun aliaj amantoj de Sona, Searight konstruus pli bonan priskribon de la lingvo, sed la oportuna okazo ne ekzistis dum lia vivo. Modernaj amikoj de Sona daŭrigas la projekton.

La kvanto de moderna Sona teksto estas malgranda sed mi kredas ke ekzistas tendencoj al plia klareco. S-ro Searight ofte kombinis vortojn en enigma maniero, sed lia kutimo konfliktis kun la simpla kreola sento de Sona. Eble modernaj uzantoj preferas skribi “ke hani tu?” anstataŭ “kehanitu.” Simile “durevohuda” estas konciza sed malfacile komprenita, do, eble ni preferas “husi voda po dure” aŭ similan.

 

4. alfabeto kaj sonoj

La alfabeto enhavas abcdefghijklmnoprstuvxyz. Q kaj W ne ekzistas.

a, e, i, o, u kiel en la itala; simila al Esperanto. i kaj u havas mallongan daŭron antaŭ alia vokalo; Sona ua = Esperanto ŭa, kaj Sona ia = Esperanto ja.

La c de Sona = la ĉ de Esperanto … j = ĝ aŭ ĵ … x = ŝ … y = j (semivokalo). Aliaj literoj kiel en Esperanto.

Akcento estas egala sur ĉiu silabo, simila al japana lingvo.

Sona havas ĝeminajn konsonantojn, simila al la japana. Ekzemple, inno havas pli longan daŭron ol ino, kaj la sono de atta estas malsama de ata. (Aŭskultu sonasono1.mp3  La virino diras “ita, ita, itta, itta.”)

Interpunkcio: Nur vortoj el aliaj lingvoj kaj nomoj komenciĝas per majuskloj. Searight ne uzis demandan signon sed iuj modernaj skribantoj uzas.

 

5. baza sintakso

Oni povas lerni la regulojn de sintakso per ekzemploj. Dufoje aŭ trifoje laŭte legu kaj skribu ĉiun ekzemplon. Senprokraste kreu novajn similajn frazojn. Post kelkaj minutoj vi povos konstrui simplajn frazojn en la bela lingvo Sona!

• frazoj de ekzistado

zia xe. Estas kato, Ekzistas kato.

na zia xe. Ne estas kato, Mankas kato.

zikeya xe? Ĉu estas kato? (angla: “Is there a cat?” “Are there any cats?”) Observu pozicion de demanda partikulo ke.

zia gelen apo madu. Estas libro sur tablo.

na zia su. Mankas akvo, Ne estas akvo, Ne ekzistas akvo (tie).

zikeya xe apo madu? Ĉu estas kato sur la tablo?

Ekzerco: kreu novajn frazojn per la jenaj vortoj: vin vino; api abelo; min en; xinte botelo; ani sub.

 

• ofte mankas kopulo

Kiel la plejmulto da piĝinoj kaj kreolaj lingvoj, Sona ne bezonas kopulon (“esti”) en jena speco de frazo:

mi san. Mi (estas) sana.

tu sanke? Ĉu vi (estas) sana?

vin uto dan. Vino (estas) tro multekosta.

Kafe uto isu. La kafo (estas) tro malvarma. (La majuskla “K” en “Kafe” indikas unu ne-Sonan vorton. Alivorte, Kafe estas unu internacia vorto kaj ne enhavas la radikojn ka kaj fe.)

Ekzerco: konstruu similajn frazojn kun ĝisnunaj vortoj kaj la jenaj: ta (granda); juvio (feliĉa); zen (malsana).

La kopulo estas zi. Ofte frazo kun zi estas pli klara. Laŭ Searight, mi san = mi estas sana mia sano. Iuj modernaj uzantoj deziras pli klaran lingvon, tial uzas mi zi san por la unua senco. La kopulo helpas vin kompreni la rolojn de vortoj.

Ekzerco: reskribu la suprajn frazojn kun zi. N.B. tu sanke? iĝas tu zike san? (Miaopinie tu zi san ke? ankaŭ estas bona.)

 

• subjekto, verbo, objekto

Simila al la angla, Sona uzas vortsekvencon anstataŭ fleksion por indiki subjekton kaj objekton.

mi abu tu. Mi amas vin.

tu abu mi. Vi amas min.

tu abuke mi? Ĉu vi amas min?

ta xe se ko pi. Granda kato vidas malgrandan birdon.

pi seke xe? Ĉu birdo vidas katon?

donmi su. Donu al mi akvon.

Ekzerco: kreu similajn frazojn kun via nova vortprovizo.

Gratulo! Vi ĵus lernis la bazan vortsekvencoregularon.

 

 

6. mutacioj

Ĉu estas ata la radiko ata aŭ kombinaĵo de prefikso a- plus la radiko ta? Ĉu tano estas (ta + no)(tan + o)? S-ro Searight verkis regulojn por malebligi tian konfuzon. Ekzemple ata estas la radiko ata ĉar la kombinaĵo de a- plus ta ĉiam iĝas ayeta. La jenaj reguloj de “mutacioj” regas kombinaĵojn de radikoj. (K = konsonanto, V = vokalo, N = la litero n.)

[1] Kiam vokalo aperas post KVN radiko, oni aldonis y.

     tan + o = tanyo

[2] V radikalo plus KV radikalo bezonas ye (krom se la K estas c, j, x, f, v, h)

     a + ta = ayeta

[3] VKV radikalo plus sama KV(N) bezonas eliminadon de la centra vokalo.

     ata + ta = atta ; ata + tan = attan

[4] La vokaloj a, e, o nomiĝas “duraj vokaloj” laŭ Searight. Li ne permisis sekvencon de du duraj vokaloj. Tial oni aldonis y.

     ta + ata = tayata ; ta + o = tayo

 

7. pronomoj

SINGULARA PLURALA
mi mi, mia mie ni, nia
tu vi, via tue vi, via
on li, lia onye ili (mask.)
an ŝi, ŝia anye ili (fem.).
ti ili (ĝenerala)
in ĉi tiu; ĉi lasta inye angla: ‘these’
un tiu unye angla: ‘those’
ena ĉiu pan ĉiuj, tuto
inu alia enu angla: ‘every other’
asi la sama isi unu la alian

 

8. numeraloj

1 enna
2 do
3 tin
4 ca
5 pen
6 xi
7 zun
8 atu
9 nun
10 dici
100 son
1000 tan

11 endiciennadici
12 dodici
13 tindici
14 cadici
20 doyedi
30 tinyedi
40 cayedi
50 penyedi
56 penyedixi

0 naci
442 cason cayedido
1001 tanyenna
1935 tan nunson tinyedipen
10,000 dicitan
100,000 sontan
1,000,000 tanta

En kombinaĵo kun aliaj radikoj, enna ofte iĝas en, ekzemple: enyo = unua.

Laŭ la libro de Searight, dotanta = la angla vorto “billion,” sed klare dotanta nur povas signifi “du milionoj.” Ŝajne dotanta estas eraro en la libro. Eble oni povas uzi Giga kaj Tera por grandegaj numeraloj.

En Esperanto la sufikso -a estas normale adjektiva, sed kun numeralo indikas ordinalon. Simile en Sona la sufikso -o indikas ordinalon: enyo unua, doyo dua, tinyo tria, dicio deka.

La prefikso e- = -foje: edo = dufoje; eyennaeyen = unufoje.

La sufikso na kelkfoje estas antaŭnumerala partikulo simila al partikuloj de la japana kaj la ĉina:

dodicina = unu dekduo (da …);
atuna velen = ok folioj da papero;
dicina usu = dek pecoj da arĝento;
cana ibo = kvar bovoj (angle: “four head of cattle”).

La radiko -gi indikas kolektivan numeralon: dogi duopo; dodicigi dekduopo; engina unuopaĵo. Kun adjektiva -o ni kreas “-obla” formojn: dogio duobla; tingio triobla. Aldonu la vorton po por krei: po engi unuope, po dodicigi dekduope.

pando = ambaŭ, pantin = ĉiuj tri.